ISBN-13: 9782369600312 / Esperanto / Miękka / 2015 / 114 str.
Mi trovas en tiu i libro mian plezuron legi fluan Esperanton, krome de kaj pri popolo, kiu - eble ankau instigite de siaj apartaj historiaj spertoj kaj sia relativa lingva izoliteco - havas grandajn meritojn pri Esperanto. La esprimo de nacia nostalgio je perdita mondo post politika humiligo estas sentoj bedaurinde ne malofte kauzitaj en la homaro. Mi povas kompreni - kaj kunsenti - por hungaro la dolore- ojan rekonon, en nehungara teksto, de tradicia hungara urbonomo, kiujn la kruela politiko forvi is el la mondomapo - ekz-e la hungara NagyvArad nO varot]. Tiaj sentoj, bone kompreneblaj, en kelkaj kazoj estas politike misuzataj, kio povis ankau konduki al grandaj katastrofoj. Aperigi ilin en Esperanto, eble signifas dece komprenigi ilin al aliaj homoj, ekz-e al la "venkintoj," samtempe kun la signalo de la universaleco de nia lingvo, kiu tendence superas ilin. Legante tiun i libron, mi audas en i ka itan mesa on: eblas fari ion por eviti la naciajn malfeli ojn per kontribuado al starigo de justa monda socio kaj per disvastigo kaj universaligo de nia universala lingvo. (Vilhelmo Lutermano) "
Mi trovas en tiu ĉi libro mian plezuron legi fluan Esperanton, krome de kaj pri popolo, kiu - eble ankau instigite de siaj apartaj historiaj spertoj kaj sia relativa lingva izoliteco - havas grandajn meritojn pri Esperanto.La esprimo de nacia nostalgio je perdita mondo post politika humiligo estas sentoj bedaurinde ne malofte kauzitaj en la homaro. Mi povas kompreni - kaj kunsenti - por hungaro la dolore-ĝojan rekonon, en nehungara teksto, de tradicia hungara urbonomo, kiujn la kruela politiko forviŝis el la mondomapo - ekz-e la hungara Nagyvárad [nóĝvarot]. Tiaj sentoj, bone kompreneblaj, en kelkaj kazoj estas politike misuzataj, kio povis ankau konduki al grandaj katastrofoj. Aperigi ilin en Esperanto, eble signifas dece komprenigi ilin al aliaj homoj, ekz-e al la "venkintoj", samtempe kun la signalo de la universaleco de nia lingvo, kiu tendence superas ilin.Legante tiun ĉi libron, mi audas en ĝi kaŝitan mesaĝon: eblas fari ion por eviti la naciajn malfeliĉojn per kontribuado al starigo de justa monda socio kaj per disvastigo kaj universaligo de nia universala lingvo.(Vilhelmo Lutermano)