ISBN-13: 9782369600640 / Esperanto / Miękka / 2016 / 84 str.
Elian-J. Finbert estis franclingva juda beletristo naski inta en 1896, kiu pasigis sian infan- kaj junec-a on en Egiptio (en urbeto Minet-el-Gamh), poste vivis en Francio. Li fondis en Aleksandrio en 1925 kun Carlo SuarEs beletran revuon nomitan « Les messages d'Orient (La mesa oj el Oriento). Liaj eldonitaj libroj enspaci as de 1929 is 1965. Li verkis multe da diverstemaj libroj pri siaj spertoj kiel kamelisto en Saharo, kiel pa tisto en montaro de Pro-ven-co, pri Egiptio, pri turismado en Israelo, pri diversgentaj prover-boj, pri la vaguloj de parizaj stratoj (kies vivon li partoprenis por povi verki la libron « la malfacila sorto 1937). Sed la verkoj, kiuj plej igis lin fama kaj memorinda estas la libroj, kiujn de la jaro 1953 li konsistigis el eksterordinaraj, interesaj a kortu aj rakontoj pri bestoj. Li anka tenis dum longaj jaroj vicojn da radio-elsendoj kaj kronikoj en revuoj (« La plej belaj okaza oj pri bestoj ), kiuj ne malmulte kontribuis famigi lin pri tiu temo."
Elian-J. Finbert estis franclingva juda beletristo naskiĝinta en 1896, kiu pasigis sian infan- kaj junec-aĝon en Egiptio (en urbeto Minet-el-Gamh), poste vivis en Francio. Li fondis en Aleksandrio en 1925 kun Carlo Suarès beletran revuon nomitan « Les messages d’Orient » (La mesaĝoj el Oriento). Liaj eldonitaj libroj enspaciĝas de 1929 ĝis 1965. Li verkis multe da diverstemaj libroj : pri siaj spertoj kiel kamelisto en Saharo, kiel paŝtisto en montaro de Provenco, pri Egiptio, pri turismado en Israelo, pri diversgentaj proverboj, pri la vaguloj de parizaj stratoj (kies vivon li partoprenis por povi verki la libron « la malfacila sorto » 1937). Sed la verkoj, kiuj plej igis lin fama kaj memorinda estas la libroj, kiujn de la jaro 1953 li konsistigis el eksterordinaraj, interesaj aŭ kortuŝaj rakontoj pri bestoj. Li ankaŭ tenis dum longaj jaroj vicojn da radio-elsendoj kaj kronikoj en revuoj (« La plej belaj okazaĵoj pri bestoj »), kiuj ne malmulte kontribuis famigi lin pri tiu temo.