ISBN-13: 9782369600756 / Esperanto / Twarda / 2016 / 148 str.
ISBN-13: 9782369600756 / Esperanto / Twarda / 2016 / 148 str.
Markso i tie analizas la evoluon de la situacio en Francujo, kiu ebligis al Luizo Bonaparto, persono kun sufi e dubinda karaktero, fari i imperiestro de la francoj. Engelso skribis pri tiu i verko: "Kaj efektive i estis genia labora o. Tuj post la evento, kiu surprizis la tutan politikan mondon kvaza fulmo el serena ielo, kiun iuj kun la ta kriego de morala indigno kondamnis, aliaj akceptis kiel savon el la revolucio kaj kiel punon pro ties devoji oj, sed kiun iuj nur mire rigardis kaj neniu komprenis - tuj post tiu evento Markso elpa is per mallonga, epigrama prezento, kiu prezentis la tutan iradon de la franca historio ekde la februaraj tagoj en ia interna interrilato, solvis la miraklon de la dua de decembro1 en naturan, necesan rezulton de tiu inter-rila-to, kaj e tio e ne bezonis pritrakti la heroon de la tatrenverso alie ol per la bone meritita malestimo. Kaj la bildo estis deseg-ni-ta de tia majstra mano, ke iu nova, intertempe okazinta malka o liveris nur novajn pruvojn por tio, kiom fidele i respegulas la realon. Tiu eminenta kompreno de la vivanta taga historio, tiu klara travido de la okaza oj, en la momento, en kiu ili okazas, estas efektive senprecedenca." 1La 2-a de decembro 1851 okazis en Francujo la kontra revolucia tatren-verso de Luizo Bonaparto kaj de liaj adeptoj. - vl"
Markso ĉi tie analizas la evoluon de la situacio en Francujo, kiu ebligis al Luizo Bonaparto, persono kun sufiĉe dubinda karaktero, fariĝi imperiestro de la francoj. Engelso skribis pri tiu ĉi verko:"Kaj efektive ĝi estis genia laboraĵo. Tuj post la evento, kiu surprizis la tutan politikan mondon kvazaŭ fulmo el serena ĉielo, kiun iuj kun laŭta kriego de morala indigno kondamnis, aliaj akceptis kiel savon el la revolucio kaj kiel punon pro ties devojiĝoj, sed kiun ĉiuj nur mire rigardis kaj neniu komprenis – tuj post tiu evento Markso elpaŝis per mallonga, epigrama prezento, kiu prezentis la tutan iradon de la franca historio ekde la februaraj tagoj en ĝia interna interrilato, solvis la miraklon de la dua de decembro1 en naturan, necesan rezulton de tiu interrilato, kaj ĉe tio eĉ ne bezonis pritrakti la heroon de la ŝtatrenverso alie ol per la bone meritita malestimo. Kaj la bildo estis desegnita de tia majstra mano, ke ĉiu nova, intertempe okazinta malkaŝo liveris nur novajn pruvojn por tio, kiom fidele ĝi respegulas la realon. Tiu eminenta kompreno de la vivanta taga historio, tiu klara travido de la okazaĵoj, en la momento, en kiu ili okazas, estas efektive senprecedenca."1La 2-a de decembro 1851 okazis en Francujo la kontraŭrevolucia ŝtatrenverso de Luizo Bonaparto kaj de liaj adeptoj. - vl