ISBN-13: 9782369600350 / Esperanto / Miękka / 2015 / 90 str.
En i tiu albumo vi kun la juna «sciencaventuristo Lanturlup', kelkaj parolantaj bestoj kaj la bela kaj sa a Sofio kaj laste sed ne balaste Dio mem sekvos la grandan aventuron de la «praekplodo (angle «big bang), esti o de la kosmo, nu, de ties 700.000 unuaj jaroj. Altnivela scienco kiun la genio de la a toro sukcesas igi humura kaj facile kom-prenebla: partiklojn, antipartiklojn, dopleran efikon, vi komprenos ion La a toro, Jean-Pierre Petit, naski inta la 7-an de aprilo 1937, estas emerita franca sciencisto. Li diplomis unue kiel in eniero pri aervetur-ado (Sup-aero) en 1961, poste faris esplorojn en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj) pri magnetofluidodinamiko, poste pri kosmologio, sed li anka interesi is pri multege da temoj, e pri NIFO-oj, cetere en lia eksterlima aventura vivo li praktikis multajn sportojn kaj artojn, tial li scipovis desegni tiujn bildrakontojn, kie li enscenigas sian heroon Anselmo Lanturlup' kun kiu ni povos malkovri malfacilajn sciencajn temojn amuze, klare kaj facile."
En ĉi tiu albumo vi kun la juna «sciencaventuristo» Lanturlup', kelkaj parolantaj bestoj kaj la bela kaj saĝa Sofio ‒ kaj laste sed ne balaste Dio mem ! ‒ sekvos la grandan aventuron de la «praekplodo» (angle «big bang»), estiĝo de la kosmo, nu, de ties 700.000 unuaj jaroj. Altnivela scienco kiun la genio de la aŭtoro sukcesas igi humura kaj facile komprenebla: partiklojn, antipartiklojn, dopleran efikon, vi komprenos ĉion!La aŭtoro, Jean-Pierre Petit, naskiĝinta la 7-an de aprilo 1937, estas emerita franca sciencisto. Li diplomis unue kiel inĝeniero pri aerveturado (Sup-aero) en 1961, poste faris esplorojn en la franca CNRS (Nacia Centro por Sciencaj Esploroj) pri magnetofluidodinamiko, poste pri kosmologio, sed li ankaŭ interesiĝis pri multege da temoj, eĉ pri NIFO-oj, cetere en lia eksterlima aventura vivo li praktikis multajn sportojn kaj artojn, tial li scipovis desegni tiujn bildrakontojn, kie li enscenigas sian heroon Anselmo Lanturlup' kun kiu ni povos malkovri malfacilajn sciencajn temojn amuze, klare kaj facile.