Lewis Carroll estis la plumnomo de Charles Lutwidge Dodgson, lekciisto pri Matematiko ĉe Christ Church, Oksfordo. Lia fama rakonto originis dum remboata vojaĝo sur Tamizo en Oksfordo la 4an de julio 1862. Dodgson estis akompanata dum tiu ekskurso de Pastro Robinson Duckworth kaj tri junaj knabinoj: Alice Liddell, dekjaraĝa filino de la Dekano de Christ Church, kaj ŝiaj du fratinoj, Lorina kaj Edith, kiuj havis dek tri kaj ok jarojn respektive. Kiel evidentigas la enkonduka poemo, la tri junulinoj petegis rakonton de Dodgson, kaj do li iom heziteme komencis rakonti al ili...
Lewis Carroll estis la plumnomo de Charles Lutwidge Dodgson, lekciisto pri Matematiko ĉe Christ Church, Oksfordo. Lia fama rakonto originis dum r...