ISBN-13: 9782369600404 / Esperanto / Miękka / 2015 / 42 str.
«Nia Ameriko, zenita teksto de JosE MartI, pub-lik-igita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Par-tido Liberal de Mek-siko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de MartI, aperigitaj dum la preparado kaj fondi o de la Kuba Revolucia Partio. La du ceteraj estas Versos Sencill-os, trezor-ujo de lia plej alta sa o, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun iuj kaj por iesa bono), kiu entenas la etikajn kaj poli-tikajn principojn de la estonta respubliko. Post tiu «angoriga vintro de la Unua Internacia Ame-rika Konferenco, okazinta en Va ingtono, kie Hispan-ame-riko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo, MartI sukcesis distanci i (kaj eventuale tio anka rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameri-ko; problem-oj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzamen-inta en la parolado «Patrino Ameriko; proble-moj, kiuj esence konservi as is nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kres-kanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo. Eble la metafora lingva o, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu i pa oj, troim-presos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe MartI-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, anta kelkaj jaroj, resumi la kon-ceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko, kom-pre-n-eble ne por simpligi ian legad-on, sed por fari in pli sen-embaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo, aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al isfunda kompren-ebleco, estos e pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjari o de tiu i do-kumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarm-so-norado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, inte-grecon kaj justan kaj kreivan alvoki on de «la nova Ameriko. Cintio Vitier"
«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, publikigita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Partido Liberal de Meksiko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondiĝo de la Kuba Revolucia Partio.La du ceteraj estas Versos Sencillos, trezorujo de lia plej alta saĝo, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ĉiuj kaj por ĉiesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj politikajn principojn de la estonta respubliko.Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazinta en Vaŝingtono, kie Hispanameriko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distanciĝi (kaj eventuale tio ankaŭ rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameriko; problemoj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzameninta en la parolado «Patrino Ameriko»; problemoj, kiuj esence konserviĝas ĝis nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kreskanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.Eble la metafora lingvaĵo, kiu speciale koncentrigas la historian kaj socian realon sur tiu ĉi paĝoj, troimpresos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, antaŭ kelkaj jaroj, resumi la konceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kompreneble ne por simpligi ĝian legadon, sed por fari ĝin pli senembaraza kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al ĝisfunda komprenebleco, estos eĉ pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjariĝo de tiu ĉi dokumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarmsonorado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, integrecon kaj justan kaj kreivan alvokiĝon de «la nova Ameriko».Cintio Vitier